Grupo Bloomsbury

Maldekstre dekstren: Lady Ottoline Morrell, Maria Nys (nemembroj de Bloomsbury), Lytton Strachey, Duncan Grant, kaj Vanessa Bell.
Detala grupo de plej kaj malplej konataj membroj de la Grupo Bloomsbury.

La Grupo Bloomsbury estis influa grupo de asociataj anglaj verkistoj, intelektuloj, filozofoj kaj artistoj,[1] kies plej bone konataj membroj el kiu inkludis Virginia Woolf, John Maynard Keynes, E. M. Forster kaj Lytton Strachey. Tiu izolita kolektivo de amikoj kaj parencoj loĝis, laboris aŭ studis kune ĉe Bloomsbury, Londono, dum la unua duono de la 20a jarcento. Laŭ Ian Ousby, "kvankam ties membroj malakceptis esti grupo en ajna formala senco, ili estis unuigitaj per daŭra kredo pri graveco de la artoj".[2] Iliaj verkoj kaj opinioj havis gravan influon al la literaturo, estetiko, kritikaro, kaj ekonomiko same kiel al modernaj sintenoj al feminismo, pacismo, kaj al sekseco.[3]

  1. Fargis, p. 262
  2. Ousby, p. 95
  3. The Bloomsbury Group: Artists, Writers & Thinkers Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search